Gazetraportado
La nova eldonisto de Novjorka vespergazeto estis rapidefreneza. Li malesperigis ĉ.iuj siajn raportistojn. Unumatene raportisto enrapidis la redaktejon kriante:
“Tri vivoj perditaj en strat-akcidento!”
“Antaŭ. kiom da tempo?” demandis la eldonisto.
“Antaŭ. tri horoj…”
“Tro malfrue,” la eldonisto boje diris.
Post nelonge dua raportisto senspire enkuris la redaktejon:
“Granda fajro! 20 mortintoj!”
“Antaŭ. kiom da tempo?”
“Antaŭ. du horoj!”
“Tro malfrue!” ekkriis la eldonisto.
En ĉ.i tiu momento la unua raportisto ree envenis la ĉ.ambron:
“Murdo!” li kriegis.
“Kie?”
“Ĉ.i tie!”
“Kiam?”
“Nun!”…Beng!
|